Dezső Megyeri
Dezső Megyeri | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Jámbor Dezső | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1857 en Peŝto | |
Morto | 14-an de oktobro 1913 (56-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Házsongárd vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro teatrestro reĝisoro tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Dezső Megyeri [deĵO medjeri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Megyeri Dezső estis hungara aktoro, reĝisoro, teatrestro, dramisto, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Jámbor.
Dezső Jámbor [1] naskiĝis la 5-an de marto 1857 en Pest (urbo), li mortis la 14-an de oktobro 1913 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dezső Megyeri frekventis kalvinanan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis 2 jarojn en Reĝa Universitato de Pest, samtempe li studis muzikon en Muzikakademio de Pest. Tamen li iĝis aktoro en 1877 en Nagykőrös en trupo de Károly Szuper. Baldaŭ li apartenis al pluraj migrantaj trupoj. Ekde 1884 li apartenis al Nacia Teatro (Kolozsvár), kie post jaroj li estis reĝisoro, inter 1896-1898 teatrestro. Li iris al Budapeŝto en 1898, kie li estis membro de kaj Gaja Teatro, poste ĉefreĝisoro de Népszínház. Li denove revenis al Kolozsvár por esti teatrestro (1901-1905), poste li estis ĉefreĝisoro de Teatro Magyar, fine ekde 1906 teatrestro de Népszínház. Li pensiuliĝis en 1910.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ede Szigligeti: Liliomfi
- Schönthan: A szabin nők elrablása - Rettegi Fridolin
- Hervé: Mam'zelle Nitouche - Celestin
Elektitaj originaj teatraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Katonás kisasszony (opereto, Népszinház, 1891)
- Az első per (komedio, Nacia Teatro (Kolozsvár), 1892)
- Az ötödik pont (opereto, Népszinház, 1894)
Elektitaj tradukitaj teatraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Johann Strauß (filo): Der Zigeunerbaron (opereto, Kolozsvár, 1886)
- Wilbrandt: Első szerelem (komedio, Kolozsvár, 1887)
- Moser: Hulló csillag (komedio, Kolozsvár, 1888)